Listo de ĉiuj kantotradukoj

Ĝis, kara, ĝis

Origina titolo: Bye, bye

Muziko: Hassbecker, Barton, Danz.

Origina teksto: Danz

Esperanta traduko: Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren

La somero baldaŭ mortos
Kiel tiu antaŭ jar’
La ĉiela frostnebulo
Kristaliĝas sur harar’

Via mantelo kovras
Nin ambaŭ ĉe la trajn’
Vi flustras kaj flugas via
spir’ fumece ien ajn

Ĝis, kara, ĝis
Mi kun la birdoj fuĝos de l’ aŭtun’
Ĝis, kara, ĝis
Revenos mi kun la printempa sun’

La somero jam mortintas
Kaj mi certas jam:
Se mi ĉe vi nun restos
Mortos ankaŭ nia am’

Jes, eble ankaŭ sude
Ne varmiĝos mi
Jes, eble en mantelo via
Nestas harmoni’

Ĝis, kara, ĝis
Mi kun la birdoj fuĝos de l’ aŭtun’
Ĝis, kara, ĝis
Revenos mi kun la printempa sun’