PMEGGramatiko / E-vortecaj vortetoj / E-vortecaj vortetoj ceteraj /

14.3.6. Ankaux

Ankaux montras, ke la afero ne estas sola, sed ke gxi aldonigxas al aliaj jam menciitaj:

La pozicio de ankaux «

Tre ofte oni auxdas, ke ankaux trovigxu gxuste antaux tio, al kio gxi rilatas. Tio estas tre bona gxenerala konsilo por klara stilo, sed gxi tute ne estas deviga regulo, kiel oni ofte sxajnigas. En la Fundamento, cxe Zamenhof, kaj ankoraux hodiaux cxe plej multaj Esperantistoj, ankaux povas stari post tio, kion gxi emfazas. Zamenhof ofte tiel uzis ankaux, kiam gxi rilatis al persona pronomo, sed ankaux aliokaze. Tion montras pluraj el la cxi-antauxaj ekzemploj.

Kiam ankaux koncernas KI-vorton, estas ecx regulo, ke oni metu ankaux poste. KI-vortoj tre volas esti komence de sia frazo. Oni do ne diras: *Ankaux kiu volas kunludi?* *Li amas virinon, ankaux kiu amas lin.* Nepre oni diras: Kiu ankaux volas kunludi? Li amas virinon, kiu ankaux amas lin.

Nur la kunteksto povas montri kun certeco, kion ankaux koncernas. Povas esti bona rekomendo normale meti ankaux rekte antaux tio, al kio gxi rilatas, sed oni ne povas tion postuli. Cxe KI-vortoj tia rekomendo aux postulo estus ecx rekte erariga.

Emfaza akcentado «

En la parolo oni normale emfaze akcentas tiun frazparton, al kiu ankaux rilatas, se ankaux staras rekte antaux gxi: Ankaux mi amas vin. Emfaza akcento je mi.

Sed se ankaux staras post la koncernata frazparto, la emfaza akcento trafas anstatauxe ankaux: Mi ankaux amas vin.

Tia cxi akcentado tamen ne sekvas devigajn regulojn, sed dependas de la preferoj de la parolanto.


Dosierdato: 6 Novembro 2005 (07:11:57 GMT)