Listo de ĉiuj kantotradukoj

Ambaŭ flankoj

Origina titolo: Both sides now

Muziko kaj origina teksto: Joni Mitchell

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren (surbaze de traduko nomata “Ambaŭflanke” farita de anonimulo)

Buklaj haroj de anĝel’
Aera glaciaĵkastel’
Kaj plumkanjonoj sub ĉiel’
Jen nuboj en memor’

Sed nun, nur kontraŭsuna bar’
Al ĉiuj pluvoportantar’
Briladus mi eĉ sen kompar’
Se nuboj estus for

Jes, ambaŭ flankojn vidis mi
Ĉiele, tere kaj eĉ pli
Nun restas nura ambigu’
Mi konis nubojn sed ne plu

Lunoj, steloj, cirka tent’
Danciga, ho vertiĝa sent’
Pro elfabela korkontent’
Jen amo en memor’

Sed nun pajaca mistifik’
Al mi ridadas la publik’
Kaŝiĝu ĉia aŭtentik’
Enigma restu kor’

Jes, ambaŭ flankojn vidis mi
Donace, prene kaj eĉ pli
Nun restas nura ambigu’
Mi konis amon sed ne plu

Larmo, timo kaj inklin’
Elkrii: “Ho, mi amas vin!”
Revoj, streboj, ilumin’
Jen vivo en memor’

Nun kapojn skuas amikar’
Pro ŝanĝoj de l’ repertuar’
Mi perdas, gajnas sen amar’
Plu paŝas sen angor’

Jes, ambaŭ flankojn vidis mi
Mi ploris, ridis kaj eĉ pli
Nun restas nura ambigu’
Mi konis vivon sed ne plu