Listo de ĉiuj kantotradukoj

Kvar kaj dudek

Origina titolo: 4 + 20

Muziko kaj origina teksto: Stephen Stills

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Kvar kaj dudek jaroj pasis
Post mia alven’
Naskis min gepatroj, kiuj
Strebis en marĝen’
Kaj turment’ de malriĉa viv’
Kaj mi kreskis sen estonta perspektiv’
Kun vestar’ disfalanta pro la triv’

Alia estas nun la kaŭz’ kaj fonto de turment’
Nokte maldormas mi
Baraktas kun la dubosent’
Ĉu mi jam perdis ŝin?
Ĉu nia amo venis al la fin’?
Ĉu forkuris mia kora
Amikin’?

Venas nun mateno
Kaj mi stumblas al la lit’
Mi vidas, ke ĝi vakas
Kaj disfalas la spirit’
Cedas mi al la demona log’
La suferoj min detruas
Restas nur la drog’
Kaj finfine mi komprenas
Mia vivo ’stas mensog’