Listo de ĉiuj kantotradukoj

Tro larĝa river’

Origina titolo: The Water is Wide

Angla (origine Skota) popolkanto

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren laŭ versio de James Taylor surbaze de teksto kompilita de Cecil Sharp.

Tro larĝa river’ por la transiro
Ne eblas flug’ sen la flugil’
Nin portu ŝip’ tra la akvoflu’
Per kuna rem’ de vi kaj mi

Navigas bark’ sur la ocean’
Al fora bord’ kun ventelan’
Liveros nin al la kuna cel’
Protektos nin de la danĝer’

Belegas amo, ho rava sent’
Naskiĝis ĝi plej dolĉa flor’
Sed restas plu pro la vintra vent’
Nur pala spur’ en aĝa kor’

Nin portu ŝip’ tra la akvoflu’
Per kuna rem’ de vi kaj mi
Per kuna rem’ de vi kaj mi