38.2.31. UM
La sufikso UM ne havas difinitan signifon. Per ĝi oni faras vortojn, kiuj havas ian rilaton al tio, kio staras antaŭ UM. Ĉiun UM-vorton oni devas aparte lerni. Ekzistas tamen kelkaj grupoj de UM-vortoj kun similaj signifoj.
Agi per io «
Multaj UM-verboj signifas “agi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM”:
-
folio → foliumi = turni la foliojn de libro aŭ gazeto por rapide kaj pase iom legi
-
palpebro → palpebrumi = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn
-
okulo → okulumi = ĵeti avidan, amdeziran rigardon al iu
-
brako → brakumi = ĉirkaŭbraki
Provizi per io «
Iuj UM-verboj signifas “provizi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM”:
-
aero → aerumi = elmeti al aero, enlasi aeron por freŝigi
-
suno → sunumi = elmeti al la sunradioj
-
sukero → sukerumi = kovri per sukero
-
sapo → sapumi = kovri aŭ ŝmiri per sapo (= sapi)
Por tiu ĉi signifo oni uzas iafoje la teknikan sufikson IZ.
Ekzekutado «
Grupo de UM-verboj montras manieron de ekzekutado, mortigado:
-
kruco → krucumi = najli aŭ ligi al kruco por mortigi
-
pendi → pendumi = pendigi per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo por mortigi
-
ŝtono → ŝtonumi = mortigi per ĵetado de ŝtonoj
-
gaso → gasumi = mortigi per venena gaso
-
dek → dekumi = ekzekuti ĉiun dekan homon el grupo por puni la tutan grupon (komparu kun dekuma)
-
kvarono → kvaronumi = ekzekuti per tranĉado en kvar partojn
Vestaĵparto «
Iuj UM-vortoj estas nomo de vestaĵparto aŭ simila afero. Tio, kio staras antaŭ UM montras korpoparton, ĉe kiu la afero troviĝas:
-
kolo → kolumo[FE.42] = vestaĵparto, kiu ĉirkaŭas la kolon
-
mano → manumo[FE.42] = la ekstrema ĉemana parto de maniko
-
plando → plandumo = la plata malsupro de ŝuo
-
dorso → dorsumo = surdorsa parto de ekz. jako aŭ ĉemizo
-
nazo → nazumo = speco de okulvitroj, kiuj fiksiĝas pinĉe sur la nazo
-
buŝo → buŝumo = buŝingo, kiu malhelpas mordadon (uzata ekz. ĉe hundo)
-
hufo → hufumo = huffero, protekta ferpeco por hufo (ekz. de ĉevalo)
Rimarku, ke brakumo ne signifas “maniko”, sed “ĉirkaŭbrakado”, kvankam brako estas korpoparto.
Nombrosistemo «
UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni metas UM post nombro, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la sistemo:
-
du → duuma nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo
-
dek → dekuma nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sistemo (komparu kun dekumi)
-
dek ses → deksesuma nombrosistemo = sistemo kun dek ses ciferoj
Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson ARI.
Diversaj UM-vortoj «
-
malvarma → malvarmumi[FE.42] = malsaniĝi je tuso, nazkataro k.t.p. (supoze pro malvarmo)
-
plena → plenumi[FE.42] = fari plene (taskon, devon k.s.)
-
gusti → gustumi = senti guston, provi guston
-
aminda → amindumi = montri sin aminda al iu por kapti ties amon
-
cerbo → cerbumi = forte kaj pene pensi
-
loto → lotumi = disdoni laŭ decido per lotado
-
alfabeto → alfabetumo = lernolibro pri skribado kaj legado (per alfabeto)
-
bruli → brulumo = inflamo
-
komuna → komunumo = administra distrikto ĉirkaŭ urbo, societo aŭ organizo kunlabora, kunloĝa k.t.p.
-
lakto → laktumo = laktaspekta semo de fiŝo
-
korto → kortumo = granda kaj grava juĝejo
-
dekstra → dekstruma = tia, ke ĝi turniĝas aŭ volviĝas dekstren (horloĝdirekten)
-
proksima → proksimume = ne ekzakte, ĉirkaŭ
-
somero → somerumi = pasigi somerajn feriojn en agrabla loko
Superfluaj UM «
En iuj UM-verboj UM estas superflua, ĉar simpla sensufiksa verboformo bone taŭgas, ekz.: butonumi = butoni, akvumi = akvi, salumi = sali, kuprumi = kupri, tendumi = tendi. Simplan verbon oni uzu por ago, kiu rekte kaj simple rilatas al signifo de la radiko. UM-verbo taŭgas por alia, pli speciala signifo, kiel ekz. ĉe foliumi kaj okulumi. Multaj iamaj UM-verboj estas nuntempe uzataj sen UM.
Novaj UM-vortoj «
Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu aliĝas al iu el la ĉi-antaŭaj grupoj, pli facile akceptiĝas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu kompreniĝas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas.
Ordinara radiko «
Iafoje UM aperas kiel ordinara radiko kun diversaj improvizaj signifoj:
-
umo = afero kies nomon oni momente ne memoras, afero stranga aŭ nepriskribebla...
-
umi = fari ion nedifineblan, strangan, hontindan...