PMEG 2023

14.2.2. Ankoraŭ

Ankoraŭ montras, ke ŝanĝo ne okazis ĝis la priparolata tempo. Ofte ankoraŭ estas la malo de jam. Iafoje aliaj vortoj montras, ke estis same antaŭe, kaj ankoraŭ nur emfazas tion, sed ofte ankoraŭ estas la sola, kiu montras, ke io ne ŝanĝiĝis:

  • Vi estas ankoraŭ malgranda infano.M.40 Vi ne fariĝis pli granda. Vi estis malgranda, kaj tio ne ŝanĝiĝis.

  • Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankoraŭ amas!M.160 Mi ne ĉesis ami lin.

  • Ho, ĉu vi memoras ankoraŭ la belajn knabinojn, kiuj dancadis [...]?FA1.139 Ĉu daŭras via memorado?

  • Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto.FE.22 Vi ne ĉesis mensogi.

  • La tempon venontan neniu ankoraŭ konas.FE.22 Ne ĉesis tio, ke neniu ĝin konas. Ne estas jam iu, kiu konas ĝin. Nur poste, kiam la venonta tempo fariĝos estanta tempo, oni ĝin ekkonos.

  • Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis.FE.20 Ne komenciĝis la serĉado. La ne-serĉado plu daŭras. Legu ankaŭ pri la evitinda esprimo ne jam.

  • Ankoraŭ antaŭ 50 jaroj inter la Japanoj kaj Eŭropanoj ekzistis ŝajne kolosa malsameco.OV.348 Je tiu tempo ŝanĝo ne estis okazinta.

Legu pri la diferenco inter ankoraŭ kaj plu.

Aldona ankoraŭ «

Ofte ankoraŭ montras, ke al jam okazinta aldono aldoniĝas plia aldono, aŭ ke okazinta kresko pludaŭras, aŭ ke io, kio ŝajnas impona, tamen ne estas la plej alta ŝtupo, aŭ ke io, kio ŝajnis esti la lasta, tamen ne estas la lasta:

  • Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj.FE.30 Ni jam faris novajn vortojn, sed ni povas fari pliajn. Ne elĉerpiĝis la ebloj krei novajn vortojn.

  • La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda.FE.35 La riĉeco ne estas la plej granda afero. La malsaĝeco estas pli granda. Ni ne atingis la maksimumon.

  • Ni nun ankoraŭ unu fojon ripetas, kion ni jam diris en alia loko.OV.104 Al jam faritaj ripetoj aldoniĝas unu plia ripeto.

  • Ili iris ankoraŭ kelkan distancon.FA1.66 Ili jam antaŭe iris kelkan distancon, kaj nun iris pli.

  • Tiu ĉi punkto estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankoraŭ parolos pri ĝi pli vaste.DL.9 Al miaj antaŭaj vortoj mi aldonos pliajn.

  • Li atendis ankoraŭ aliajn sep tagojn.Gn.8 Li jam aldonis almenaŭ unu septagan periodon al sia atendado. Nun li aldonis plian septagan periodon.

  • Mi donacos al vi la tutan mondon kaj ankoraŭ paron da novaj glitiloj.FA2.74

  • Al ni venas revizoro. [...] Revizoro el Peterburgo, inkognite; kaj ankoraŭ kun sekreta ordono.Rz.5 Al la du unuaj, timigaj faktoj (venas revizoro, li venas inkognite), aldoniĝas tria timiga fakto (li havas sekretan ordonon).