PMEG 2023

23.3. Miksitaj nombroj

Kiam oni miksas nombrajn vortetojn kaj O-vortajn nombrovortojn en unu nombro, iliaj malsamaj reguloj kolizias. Nombraj vortetoj volas esti rektaj priskriboj de ĉefvorto, dum O-vortaj nombrovortoj mem estas ĉefvortoj kun da-esprimo post si. Estas necese iel elturniĝi:

  • Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj).FE.14 Nuntempe oni preferas uzi ON-vorton kun A-finaĵo en ĉi tiaj okazoj: kvar kaj duonan frankojn.

  • Tie loĝas 1.000.000 da homoj....unu miliono da homoj. Tie loĝas 500.000 homoj....kvincent mil homoj. Tie loĝas 1.500.000 (da) homoj.Tie loĝas unu miliono (kaj) kvincent mil (da) homoj. Oni ankaŭ povas diri: ...unu kaj duona milionoj da homoj. Aŭ: ...unu komo kvin milionoj da homoj.

  • Mi havas unu milionon da eŭroj. Se mi ricevos ankoraŭ unu eŭron, mi havos unu milionon unu da eŭroj. Aŭ: ...unu milionon (da eŭroj) kaj unu eŭron. Sed prefere ne *...unu milionon unu eŭrojn*, ĉar tio estus gramatike tre stranga kun du malsamspecaj objektoj. Estas tre nekutime uzi da kune kun nombra vorteto (unu da eŭroj), sed tio estas tamen akceptebla en tiaj ĉi okazoj.

  • Li havas 10.300.978 $.Li havas dek milionojn tricent mil naŭcent sepdek ok da dolaroj. Aŭ: Li havas dek milionojn (da dolaroj) kaj tricent mil naŭcent sepdek ok dolarojn.

Noto: Ofte aperas la ideo transformi nombrovortojn kiel miliono kaj miliardo en nombrajn vortetojn (sen O-finaĵo): *milion*, *miliard*, *bilion* k.t.p. Tio estus tro drasta ŝanĝo de la lingvo (kaj *miliard* estus tre malfacile elparolebla). Leviĝus ankaŭ la demando, kiel akcenti la novajn vortojn. Ĉu oni diru *milíon* (laŭ la normala akcentoregulo), aŭ *milión* (kontraŭ la regulo)? Oni rimarku, ke *milíon* konfuziĝus kun la vorto milio + N-finaĵo. Se oni uzas apostrofon, milión’, la vorto restas O-vorto, kaj oni tamen devas uzi da (kaj iafoje J kaj N). Aliaj proponis *miljon*, *miljard*, *biljon* k.t.p., kiuj havus akcenton je “i”.