PMEG 2023

12.3.6.6. Malgraŭ

Malgraŭ montras ion, kio devus malhelpi, sed kio tamen ne sukcesas malebligi la aferon:

  • Ĉiuj sukcesoj de Esperanto venis de tio, ke ni ĉiam staris forte, malgraŭ ĉiuj ventegoj.L2.92 Ĉiuj ventegoj ne sukcesis malebligi, ke ni staris forte.

  • Post mia forveturo li, malgraŭ sia malbona farto, veturis ankaŭ Bruselon.OV.247 La malbona farto ne sukcesis malebligi la veturon al Bruselo.

  • Se mi ne scius, ke malgraŭ via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin.M.46 La ventanimeco ne estas sufiĉa kialo por nomi lin malbona knabo.

  • Miaj tieaj enspezoj [...] ne sufiĉis malgraŭ mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado!L1.113 Oni povus supozi, ke pro la modesta vivado la enspezoj sufiĉos, sed tiel ne estis.

  • Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn... malgraŭ ĉio... mi ne povas... ne, mi ankoraŭ ne povas! Adiaŭ!M.172 Eble mi devus toleri ankaŭ ofendojn, sed mi tamen ne povas tion fari. Malgraŭ ĉio ricevas sian signifon de la kunteksto, ekz. “malgraŭ ĉiuj supozoj”.

Malgraŭ tio ke «

Oni povas uzi malgraŭ ankaŭ antaŭ ke-frazo, sed normale oni intermetas helpan tio:

  • Li forveturis malgraŭ tio, ke mi malpermesis tion. Tio, ke mi malpermesis forveturadon, ne povis malhelpi, ke li forveturis.

Malgraŭ (tio) ke tre similas al kvankam.