PMEG 2023

12.3.6.7. Per

Baze per montras ilon aŭ rimedon por fari agon, por atingi rezulton:

  • Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas.FE.45 La montritaj aferoj estas iloj por la respektivaj agoj.

  • Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo.FE.34

  • En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo.FE.34

  • Li pagis la rizon per sia lasta mono.

Korpoparto povas servi kiel ilo:

  • Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj.FE.9

  • Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj.FE.12

  • Nun la juvelisto jam per ambaŭ manplatoj ekfrotis siajn harojn.M.190

  • Per la haroj mi vin trenos en la preĝejon.Rt.77 Ĉi tie temas pri korpoparto, kiun la aganto tenos. En tiaj okazoj oni prefere uzu je.

Eĉ persono povas esti uzata kiel ilo:

  • Ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita.Rt.62 Oni uzis la spionojn por eltrovi aferon.

  • Kion la alte estimata magistrato anoncigas al mi per vi?Rt.69 La magistrato donis al vi la taskon anonci ion al mi.

Iafoje loko povas esti rigardata kiel rimedo por io:

  • Enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra la pordokurteno.M.46 Normale oni uzus tra, sed per ne estas erara.

Ankaŭ ago aŭ kondutmaniero povas esti rimedo por atingi ion:

  • Li konsilis al vi, ke vi vendu per aŭkcio vian dokumenton de nobeleco.Rt.40 Aŭkcio servu kiel rimedo por vendi ion.

  • Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj.FE.27

  • Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.FE.34 Per helpo de estas praktike egala al simpla per.

  • Vian liton virgulinan mi okupos per forto, kaj vian fieran ĉastecon mi venkos per ankoraŭ pli granda fiereco.Rt.77 Mi uzos forton kaj fierecon por atingi celon.

  • Ĉiu povis ĝin rekoni tuj per la unua rigardo.FA1.221

  • Mi rekonis lin per la voĉo. Mi rekonis lian voĉon, kaj tiel povis rekoni lin. Rimarku la diferencon disde la antaŭa ekzemplo, kie la per-komplemento estas ago de la rekonanto. Ĉi tie la per-komplemento estas “ago” de la rekonato (lia parolado). Povas esti pli bone uzi laŭ en tiaj okazoj: Laŭ lia sufokiĝanta voĉo oni apenaŭ povus rekoni en li sinjoron Snitchey.BV.84

Nepersona aganto aŭ kaŭzanto «

Per povas montri nepersonan aganton aŭ kaŭzanton. La sama afero ankaŭ povas aperi kiel subjekto:

  • La juna virino efektive tremis per la tuta korpo.M.12 Oni povus ankaŭ diri: Ŝia tuta korpo tremis.

  • Ĉu [...] ĝi [= la historio] flamigis vian infanan fantazion kaj infektis vin per la manio fariĝi granda homo?Rt.85 ≈ Ĉu la manio fariĝi granda homo infektis vin?

  • La sango elfluis per grandaj gutoj.FA3.2 Grandaj sangogutoj elfluis.

  • La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.FE.11 Ŝia karaktero kaj vizaĝo estas similaj al la karaktero kaj vizaĝo de la patrino. Ŝia karaktero kaj vizaĝo estis la kaŭzo de la simileco.

  • La vintra ĉielo brilis per la plej pura lazuro.M.116 Plej pura lazuro brilis. La lazuro estis la kaŭzo de la brilo.

Ĉe iaj IĜ-verboj nepersona aganto aŭ kaŭzanto povas aperi kiel per-komplemento. Se oni forigas IĜ, la per-komplemento povas fariĝi subjekto:

  • La remparo fortikiĝis kaj baldaŭ kovriĝis per abunda herbo.FA2.116 Abunda herbo kovris la remparon.

  • Li vekiĝis per tio, ke iu lin skuis.FA1.217 Tio, ke iu lin skuis, vekis lin. La skuado vekis lin.

  • Ŝi ne havis piedojn, la korpo finiĝis per fiŝa vosto.FA1.82 Fiŝa vosto finis la korpon. Oni povus eble uzi je anstataŭ per, sed per estas pli bona.

Ago «

Iafoje per-komplemento ripetas la agon de la ĉefverbo kun aldonaj informoj:

  • Mia onklo ne mortis per natura morto.FE.39Mia onklo ne mortis nature.

  • Ŝi ankaŭ flugis rekte en la fornon, al la stana soldato, ekflamis per hela flamo kaj malaperis.FA1.158...ekflamis hele...

  • Ŝi sidiĝis sur la planko apud la patrino, kuŝiĝis sur ŝiaj genuoj kaj ekdormis per dormo malfacila kaj longa.M.182...ekdormis malfacile kaj longe.

Ĉe iuj verboj oni simile uzas objekton, kiu ripetas la agon de la ĉefverbo.

Per si (mem) «

La esprimo per si (mem) signifas “per propra efiko, sen ia rimedo”:

  • La rideto nun elnaĝis per si mem kaj sen perforteco el la brusto de la juna patrino.M.71

  • Ĉiuj prepozicioj [= rolvortetoj] per si mem postulas ĉiam nur la nominativon [= formon sen N-finaĵo].FE.28

  • Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan.FK.284

Mezuro «

Per estas iafoje uzata por montri mezuron:

  • Ĉiu sciigo, ho ve, alproksimigas min per unu paŝo al la tombo!Rt.6

  • Kiam ekparolas kun mi persono, kiu havas rangon per unu grado pli altan, mia animo tuj forkuras kaj mia lango engluiĝas en koton.Rz.56

Sed normale oni uzas N-finaĵonje por montri mezuron.

Potenco alvokata «

Oni uzas per ĉe alvokoj de ia potenco en ekkrioj, ĵuroj kaj similaj esprimoj. Per tiam montras rimedon por iel akiri fortojn aŭ simile:

  • Per Dio! Mi ne povus tion kredi, se mi ne vidus ĝin per miaj propraj okuloj.H.5

  • Per ĉiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la okulojn.Rt.40

  • Mi ĵuras per mia honoro.Rt.13

Oni tiel uzas ankaŭ pro kaj iafoje je. Oni ankaŭ uzas similajn ekkriojn tute sen rolmontrilo. Oni povus diri, ke tiam temas pri la frazrolo alvoko.

Per kaj de «

En pasivaj frazoj oni povas iafoje heziti, ĉu uzi perde. Tiaj hezitoj ekestas ĉe verboj, kiuj povas havi aŭ aganton aŭ ilon kiel subjekton. Oni povas diri ekz. la botelo estis ŝtopita per korko, se oni pensas: Iu ŝtopis ĝin per korko. Sed oni ankaŭ povas diri: la botelo estis ŝtopita de korko, se oni pensas: Korko ŝtopis la botelon. Aliaj tiaj verboj estas ekz. kovri, bari, garni, ilustri, komenci, trafi, vundi kaj legitimi.

Vortfarado «

  • Pera = “nerekta, uzanta interan rimedon”: Mi instruas Esperanton laŭ pera metodo. (= laŭ nerekta metodo [kiu uzas nacian lingvon]).

  • Pere = “nerekte, uzante interan rimedon”: Ni interparolis pere de interpretisto. Vidu pli da ekzemploj en la klarigoj pri la rolvortaĵo pere de.

  • Senpere = “rekte, sen interaĵo, tuj (en loka signifo)”: Knut staris senpere ĉe la pordeto de la kaleŝo.FA3.65 Mi eksciis tion senpere. (= ...rekte de la fonto.)

  • Peri = “interhelpi, havigi ion interhelpe”: Ni povas peri abonojn de ĉiaj Esperantaj gazetoj. / Mi estas peranto de UEA.

  • Pero = “la ago peri ion, perado”: Nenia voĉdonado de la L.K-anoj povas esti farata sen la pero de la prezidanto.OV.565 (L.K. = la Lingva Komitato.)

Ĉiuj tiuj per-vortoj enhavas komunan bazan agosignifon, kiu estas simila, sed ne identa al la signifo de la rolvorteto per. Tial iuj preferas diri, ke temas pri aparta aga radiko.

  • Perlabori = “akiri per laboro”: Mi perlaboras du mil eŭrojn en monato. / Duoblan pagon de dungito li perlaboris ĉe vi dum ses jaroj.Re.15 La vorto perlabori estas ekzemplo de vortigo de frazeto per verba finaĵo. Simile: perflati = “akiri per flatado”, perludi, perŝviti k.a.