PMEG 2023

12.3.4.15. Trans

Trans signifas “sur la alia flanko de”. Oni uzas trans, kiam estas necese iri super aŭ sur la afero por atingi tiun alian flankon:

  • Ĉi tiu estas jam trans ĉiuj montoj.Rn.18Ĉi tiu estas jam sur la alia flanko de ĉiuj montoj. Por iri tien, kie ĉi tiu estas, oni iru super (aŭ sur) la montoj.

  • Ankoraŭ antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo!Rt.103...sur la alia flanko de la limo.

  • La domo forbrulis en helaj flamoj, en kiuj li pereis kaj kiuj lumis ĝis la funebra betulo trans la lago.FA4.31...ĝis la funebra betulo, kiu troviĝis sur la alia flanko de la lago.

Komparu kun simila sed tre malofta uzo de preter kaj tra.

Zamenhof ofte uzis transe de anstataŭ (senmova) loka trans: Transe de la mallarĝa kampa vojo staras malnova kavalira kastelo.FA2.58

Trans + direktaj rolmontriloj «

Oni povas uzi deel antaŭ trans por montri moviĝon de aŭ el loko aliflanke de io (per iro super aŭ sur ĝi):

  • Venis kontraŭ vin granda multo da homoj de trans la maro.Kr2.20...de loko, kiu troviĝas aliflanke de la maro.

  • Belaj rakontoj el trans la montoj.PE.186

Oni ofte uzas trans kune kun direkta N-finaĵo por esprimi moviĝon al loko aliflanke de io:

  • La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj.FE.26...al trans la rivero... Ĉi tiu Fundamenta ekzemplo instruas, kiel oni distingas inter troviĝo aliflanke de io, kaj moviĝo al la alia flanko de io.

  • La knabo rapide elkuris tra la pordo, trans la korton kaj for el la domo.FA1.217

  • La unueco estas pli granda en Dio. Li akompanas nin trans la morton!FA3.105

Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ, preter, tra kaj kontraŭ.

Zamenhof sufiĉe ofte uzis trans sen N-finaĵo, kiam temis pri moviĝo al la alia flanko de io:

  • Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.PE.463...al la alia flanko de limo...

  • Matene la vojo kondukas trans ŝvelintaj riveroj. Sidu forte sur via ĉevalo, por ke la torenta akvo vin ne forŝiru!FA1.225

Ankoraŭ hodiaŭ oni povas renkonti tian uzon. Estas tamen preferinde en tiaj okazoj aldoni direktan N-finaĵon laŭ la ordinaraj reguloj: iras trans limon, kondukas trans ŝvelintajn riverojn.

Trans kaj tra «

Ne konfuzu trans kun tra. Transmovo iras super aŭ sur io. Tramovo iras ene de io:

  • Ŝi saltis trans barilon. Ŝi saltis super la barilo al la alia flanko.

  • Ŝi kuris tra barilon. Ŝi kuris tra truo en la barilo al la alia flanko.

  • Ili iris trans la ponton. Ne: *...tra la ponton*, ĉar oni iras sur ponto, ne en ponto.

  • Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto.M.31 La rideto glitis ne en la buŝo, nek flanke de la buŝo, sed ĝuste sur la buŝo.

  • Kavaliraĵon oni metas al vi trans la ŝultron.Rz.83 La kavaliraĵon (ordenan rubandon) oni metas sur la ŝultron etendante ĝin de la brusto ĝis la dorso. Tra donus tute alian signifon.

Maltrans «

Logika, sed apenaŭ uzata, estas maltrans = “sur tiu ĉi flanko de”: Vi eraras. Tiu urbo ne troviĝas trans la rivero, sed maltrans ĝi....Tiu urbo ne troviĝas aliflanke de la rivero, sed ĉi-flanke de ĝi. Atentu pri la akcento: máltrans. Anstataŭ maltrans oni provis la novan rolvorteton cis. Plej bona alternativo estas tamen ĉi-flanke de.

Vortfarado «

  • Transa, transe = “aliflanka, aliflanke”: Ŝi transflugis sur la transan bordon.FA3.3 Transe de la maro troviĝas lando tiel same bela, kiel ĉi tiu.FA1.165 En ĝi estis skribita pri la vivo transe de la tombo.FA3.117 (= ...aliflanke de la morto, post la morto.)

  • Transigi = “movi trans ion, pludoni, turni vidigante la alian flankon”: Ili perŝipe transigis varojn de unu bordo al la alia. / La fabelo en la daŭro de mil jaroj estis transigata de unu cikonio-patrino al alia cikonio-patrino.FA4.19 Ŝi transigis la foliojn [de la libro].FA1.162

  • Transiĝi = “iri trans ion, transiri en alian lokon/staton”: Per ŝipeto ili transiĝis al la alia bordo. / Permesu al mi proponi al vi transiĝi kun mi en alian loĝejon.Rz.30 Liaj sentoj transiĝis en kompaton kaj malestimon.