PMEG 2023

33.2.7. Verboformoj en ke-frazoj

En subfrazoj kun ke povas esti malfacile elekti verboformon, ĉar ofte la ke-fraza verbo ne memstare esprimas ion. La signifo dependas de la ĉeffrazo. Ne estas eble doni absolutajn regulojn, ĉar la signifovariantoj estas tro multaj. La ĉi-postaj principoj estas do nur ĝeneralaj konsiloj. Oni ĉiam memoru, ke plej grava estas la efektiva ideo, kiun oni volas esprimi.

Memstarigo de frazo «

Por vidi, kian verboformon oni uzu en ke-frazo, oni povas provi memstarigi la ke-frazon. Oni disigu ĝin de ĝia ĉeffrazo kreante du memstarajn frazojn. Se tia disigo estas facile farebla, oni simple elektu por la ke-frazo la saman verboformon, kiun ĝi havus, se ĝi aperus memstare.

Ke-frazo povas ekz. esti redonado de ies diro, penso, demando, ordono aŭ simile. Tio nomiĝas nerekta parolo. La memstarigita frazo estas tiam la originaj vortoj:

  • Mi diris, ke li venos. “Li venos.” Tion mi diris.

  • Mi diris, ke li venu. “Li venu!” Tion mi diris.

  • Baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis.FE.40 “Ni trompiĝis.” Tion ni baldaŭ vidis.

Ankaŭ se ne temas pri nerekta parolo, oni uzu la saman verboformon, kiun havus memstara frazo:

  • Mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos.LR.112 Mi vin akceptos. Mi estas feliĉa pro tio.

  • Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino.FE.17 Ŝi nomis ŝin sia filino. Estis la unua fojo de tio.

  • Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.FE.15 Mi devas fari al vi donacon. La kialo estas, ke vi estas tiel bela...

  • Li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la kristanan religion.FA3.102 Oni ne instruu al ŝi la kristanan religion. Tiun kondiĉon li metis.

Sed ofte ke-frazo ne povas facile memstariĝi, ĉar la ligo al la ĉeffrazo estas tro forta. Se oni disigas la frazojn, la senco malaperas aŭ aliiĝas. Tiam oni devas sekvi la ĉi-postajn principojn.

Ke-frazoj por celo, opinio aŭ eblo «

La signifo de ke-frazo ofte dependas de la rilato al la ĉeffraza verbo. La ke-frazo povas montri ekz. celon, opinion aŭ eblon rilate al la ĉeffrazo. Tiam oni ofte uzu volan modon, U-modon, en la ke-frazo, sed ne ĉiam.

Celo «

Ke-frazo povas montri celon de la ĉeffraza ago. Normale temas pri io, kion oni volas atingi, sed povas ankaŭ esti io, kion oni volas eviti. En tiaj ke-frazoj oni uzas preskaŭ ĉiam U-formon de la verbo. Oni ofte ankaŭ povas uzi I-verbon anstataŭ ke-frazo. Ĉe multaj el la sekvontaj verboj tio estas eĉ la pli kutima esprimomaniero.

Ke-frazoj estas normale celaj, kiam la ĉeffrazo enhavas verbon kiel: voli, deziri, ordoni, admoni, postuli, peti, proponi kaj konsili. Similan signifon havas frazoj kun bezoni kaj esti necese:

  • Mi volas ke vi tien iru.FE.19

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.FE.24

  • Nia plejmoŝta kaj plej favorkora imperiestro deziras, ke vi kantu antaŭ li!FA2.26

  • Mi deziris, ke [...] mi neniam estu fariĝinta direktoro.FA4.200 La parolanto antaŭe deziris, ke li fariĝu direktoro, kaj tiel ja okazis. Sed nun li pentas, kaj volas, ke tio ne estu okazinta.

  • Ordonu al li, ke li ne babilu.FE.20

  • Oni admonas min, ke mi ne miksu min en la aferojn.L2.317

  • Oni postulas, ke mi nepre ĉesu fumi.L2.297

  • Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon.FE.20

  • Oni afable proponis al ŝi, ke ŝi restu en la palaco kaj vivu en lukso kaj ĝojoj.FA2.66

  • Mi konsilus al tiuj sinjoroj, ke anstataŭ silko kaj puntoj ili prenu en siajn manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aŭ ion similan.M.87

  • Estas necese, ke la esperantistoj antaŭe unuiĝu kaj organiziĝu.L1.129

  • Ĉu Vi bezonas, ke mi resendu al Vi la protokolaron de s-ro Schneeberger?L1.213

Multaj el tiuj ĉi subfrazoj estas ankaŭ klarigeblaj kiel nerekta parolo.

Ke-frazoj estas ofte celaj ankaŭ post devigi, trudi, lasi, (mal)permesi, (mal)ebligi, (mal)helpi, zorgi, eviti, atenti, gardi (sin) k.s. Tiel estas ankaŭ ĉe por ke, kaj ofte ĉe tiel ke. En tiaj okazoj la ke-frazo montras rezulton, kiun la ĉefverba ago celas kaŭzi:

  • Vi devigis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj.Jr.34

  • Li trudis al mi, ke mi faru tion.

  • Ĉu vi pensas, ke ŝi volus naĝi aŭ lasi, ke la akvo fermiĝu super ŝi?FA2.39 Post lasi oni uzas preskaŭ ĉiam I-verbon anstataŭ subfrazo: ...lasi la akvon fermiĝi...

  • Lia helpo ebligos, ke ni partoprenu en la kongreso.

  • La soldatoj malebligis, ke li flegu sian fraton. Li do ne povis flegi la fraton. Rimarku, ke oni ne uzas ne en la subfrazo. Se oni dirus ...malebligis, ke li ne flegu sian fraton, tio signifus, ke li ja flegis la fraton, ĉar la soldatoj devigis lin fari tion.

  • Helpu al mi, ke oni min ne pendigu!FA1.12

  • Nenio malhelpas, ke mi povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla por ni.M.96 Mi do ja povas tion plenumi. Rimarku, ke oni ne uzas ne en la subfrazo. Vidu la ĉi-antaŭan ekzemplon kun malebligi.

  • Ĉu vi permesas, sinjorino, ke mi vin akompanu?M.167

  • Se ĝi estas malbona, kiu do malpermesas, ke la esperantistoj mem ĝin reorganizu?L2.147 Efektive neniu tion malpermesas. Ili do ja rajtas ĝin reorganizi. Rimarku, ke oni ne uzas ne en la subfrazo. Vidu la ĉi-antaŭan ekzemplon kun malebligi.

  • Tien ĉi alnaĝis la virineto de maro kun la bela princo, kuŝigis lin sur la sablo kaj zorgis, ke lia kapo kuŝu alte en la varma lumo de la suno.FA1.90

  • Li sukcesis eviti, ke ni estu kaptitaj.

  • Atentu, ke vi ne falu!

  • Gardu vin, ke vi ne ekdormu!

  • Por ke la malfeliĉo nin ne postkuru, mi ĵetis al ĝi por repaciĝo la lastaĵon el mia havo, la arĝentan pelvon.Rn.15

  • Fariĝis vespero, kaj estis tro malproksime, por ke oni povu antaŭ plena noktiĝo atingi la urbon aŭ veni returne hejmen.FA1.14

  • Ĝi [= la domo] estis tro kaduka, por ke oni povu lasi ĝin stari.FA3.23

Sed se ke-frazo montras efektivan faktan rezulton, oni uzu la realan modon:

  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33 La malbonigado estis efektiva rezulto de la malhelpado. Ĉu tio estis ankaŭ celo aŭ volo de la malhelpantoj, tion la frazo ne montras.

  • Li atentis tiel zorge, ke li povis kapti ĉiujn el ili.

  • Li ŝprucigas al la infanoj en la okulojn dolĉan lakton, [...] kiu tamen tute sufiĉas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj.FA2.2 Estas jam reala fakto, ke ili ne povas teni la okulojn nefermitaj.

Se temas samtempe pri celo aŭ volo, kaj pri la fakto ke la rezulto realiĝis, oni uzu aŭ volan modon, aŭ realan modon, depende de tio, kiu nuanco ŝajnas pli grava:

  • Tio ebligis, ke mi ĉeestas/ĉeestu. Mi efektive ĉeestas pro tio.

Ĉe kaŭzi kaj fari neniam temas pri celo, sed ĉiam pri fakta rezulto:

  • Vi kaŭzis tion, ke mi devas vin malestimi!FA2.19

  • La sorto faris, ke ni ambaŭ kuŝis sub unu tendo.Rt.46

Opinio «

Iafoje la ĉeffrazo montras ies opinion aŭ sintenon rilate al la ke-frazo. En tiaj frazoj oni uzu realan modon, se estas opinio nur pri reala afero. Oni uzu volan modon, se temas pri nerealaĵo, kiun oni deziras aŭ ne deziras, aŭ se temas pri ĝenerala principo:

  • Ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino [...] restu la tutan tagon ĉe la sama tablo kun kelke da junaj viroj?M.88 ≈ Ĉu vi volas, ke tiel estu?

  • Estis ne dece, ke mi ridis.FA2.147 La ridado fakte okazis, kaj tio estis nedeca.

  • Estas pli bone ke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere.BV.84

  • Ĝi [= la letero] certe meritis, ke oni ĝin rigardu.FA4.130

  • Mi konsentas, ke vi estas prava.Mi konsentas pri la fakto, ke vi estas prava.

  • Ĉu vi konsentas, ke ni vojaĝu kune?FA1.64 ≈ Ĉu vi volas, ke ni vojaĝu kune.

  • Ĉu Vi preferus, ke mi kaŝu antaŭ Vi mian opinion?L2.222

  • Mi esperas ke vi plenumos mian peton kiel eble plej baldaŭ.OV.487 ≈ Mi atendas kun fido, ke vi efektive plenumos mian peton... Normale oni uzu la realan modon post esperi, sed oni povus eble uzi U-modon, se oni volas aldoni nuancon de volo: Mi esperas, ke vi venu.Mi esperas kaj volas, ke vi venu.

  • Mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos.FE.20Mi timas, ke estas fakto, ke mi ĝin jam ne trovos.

Zamenhof iafoje uzis nean U-verbon post timi en stranga maniero: Ŝi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj manoj, kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo.M.59...kvazaŭ ŝi timus pensante, ke tiu virino ne foriru... Tia dirmaniero estas evitinda, ĉar miskomprenebla. Diru ekz.: ...kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino forirus...

Eblo «

Iafoje la ĉeffrazo montras, ke la ke-frazo estas ebla aŭ neebla. Se temas pri simpla konstato de fakta eblo, oni uzu la realan modon:

  • Estas eble, ke li alvenos morgaŭ.

  • Neeble estas, ke ni denove amos tiun, kiun ni vere ĉesis ami.

Se temas pri subkomprenata ago, kiu iel kreis la eblon, oni uzu volan modon. Tiam estas eble signifas “estas ebligite”: Fine estas eble, ke mi iom ripozu.

Imagaj ke-frazoj «

Iafoje ke-frazo dependas de ia kondiĉo. Se tia ke-frazo montras ion fantazian, la verbo estu en imaga modo, US-modo. Se la afero eble estas reala, oni uzu la realan modon. La kondiĉo povas iafoje esti subkomprenata:

  • Mi estas certa, ke li venus, se li povus. Li ne povas.

  • Mi estas certa, ke li venos, se li povos. Eble li povos.

  • Flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur ĝi tutan bovon [se oni havus tutan bovon por rosti].FA1.180

Ankaŭ senkondiĉaj ke-frazoj povas montri ion pure imagan:

  • Ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus Esperanton.FK.290