PMEGGramatiko / Kelkaj gravaj verboj / Povi, devi kaj voli /

31.7.1. Povi

Povi montras agon aux staton, kiu estas ebla por la subjekto, cxu pro kapablo, lerteco, forteco, potenco de la subjekto, cxu pro la cirkonstancoj, cxu pro rajto aux permeso. Nur la kunteksto povas montri la precizan signifon.

Tio, kio estas ebla por la subjekto, estas montrata de I-verbo. Povi kaj la I-verbo havas cxiam la saman subjekton:

Iafoje la I-verbo estas subkomprenata:

Kiam necesas montri klare la kauxzon de la eblo, oni uzu kapabli, rajti, esti eble, esti permesite k.t.p., sed plej ofte povi suficxas.

Noto: Multfoje oni provis enkonduki la superfluan verbon *darfi*° ≈ “rajti”, sed cxiam vane. Gxi neniam farigxis Esperanta vorto. Ne uzu gxin.

Dosierdato: 8 Marto 2008 (02:49:20 GMT)