PMEG 2023

38.2.27. ON

ON = “divido”. Komparu kun OBL kaj OP. ON estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ ON, ĉiam montras, per kiom oni dividas:

  • du duono = unu el du egale grandaj partoj de tuto, ½

  • du duona = granda kiel duono, estanta duono (de io)

  • du duone = grande kiel duono, estante duono (de io)

  • dek dekono = unu el dek egale grandaj partoj de tuto, 1/10

  • dek dekona = granda kiel dekono, estanta dekono (de io)

  • dek dekone = grande kiel dekono, estante dekono (de io)

  • dek tri dektrionodek-triono = 1/13

  • mil milono = 1/1000

  • mil ducent milducentono aŭ prefere mil-ducentono = 1/1200

  • miliono milionono = 1/1000000

  • Tri estas duono de ses.FE.14

  • Ok estas kvar kvinonoj de dek.

  • Unu tago estas tricent-sesdek-kvinonotricent-sesdek-sesono de jaro.FE.14

  • El multaj milonoj fariĝas milionoj.PE.981

  • Li povoscias kalkuli en la kapo, eĉ kun nombronoj.FA2.55...kun frakcioj.

  • Ŝi restis kvar kaj duonan horojn.Ŝi restis kvar horojn kaj duonan horon. Duona horoduono de horo.

  • Mi volas aĉeti unu kaj kvaronan kilogramojn.

  • Mi almenaŭ duone plenumos vian deziron.FA2.140 Duone = “en duona maniero, en duona amplekso, ĝis duono”.

  • Per okuloj duone mirantaj kaj duone kortuŝitaj ŝi rigardis ŝin dum momento.M.93

  • Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj estis polipoj, duone besto duone kreskaĵo.FA1.94

  • Duone li tremis, duone li estis feliĉa.FA1.213

Por ON-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL.

Prefiksece «

ON-vortoj estas ankaŭ uzataj prefiksece:

  • duonhoroduona horoduono de horo

  • kvaronkilometrokvarona kilometrokvarono de kilometro

  • trionpartotriona partotriono

Prefikseca DUON havas ankaŭ specialajn signifojn.

Ordinara radiko «

  • onedividite per

  • ono = frakcio

  • onigi = dividi (matematike)

ON kaj PART «

Iafoje oni konfuzas ON kun la radiko PART. Oni ne povas diri ekz. *landono* por landparto = “parto de lando”. ON ne montras parton de tio, kio staras antaŭ ĝi, sed parton de io alia. Triono ne estas parto de tri, sed unu el tri egale grandaj partoj de io alia. Komparu ankaŭ kun ER.

En la komenco oni uzis iafoje la evitendajn esprimojn dua parto, tria parto k.t.p. anstataŭ duona parto, triona parto aŭ plej simple duono, triono.