PMEG 2023

39.2.10. HIPER

Eksprefikso en iuj vortoj, kiuj origine iel enhavis la signifon “super”, “tro” aŭ “trans”: hiperbolo, hipermetropa, hipertrofio, Hiperboreo.

Vera prefikso «

Iafoje uzata kiel vera prefikso en sciencaj vortoj kun ia signifo rilata al “super”, “tro” aŭ “trans”: acideco hiperacideco = “tromulteco de acido en stomako”, teksto hiperteksto = “teksto, kies partoj estas legeblaj en ia ajn ordo pere de krucreferencoj”, novao hipernovao = “ekstreme granda supernovao”. Ofte estas preferinde uzi supertro prefiksece (ekz. superacideco, troacideco), sed en iaj vortoj kun speciala (faka) signifo HIPER povas esti utila, ekz. hiperteksto kaj hipernovao.