PMEG 2023

39.2.12. KO

Eksprefikso en multaj vortoj kun ia signifo “kun”: koalicii, koeficiento, koheri, koincidi, kooperativo, korelativa.

Vera prefikso «

Uzata en matematiko kiel vera prefikso kun diversaj specialaj signifoj iel rilataj al “komplemento” aŭ “kun”: sinuso kosinuso = “sinuso de la komplementa angulo”, sekanto kosekanto = “la inverso de la sinuso”, aro koaro = “speciala aro el elementoj de grupo”. Iuj tiaj KO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj, sed ekz. koaro sendube estas Esperanta kunmetaĵo.