PMEG 2023

39.1.17. ILIARD

“Mil ...ilionoj”. Sufikso por fari el nombraj vortetoj vortojn por grandegaj nombroj: duiliardo = “mil duilionoj, mil bilionoj”, triiliardo = “mil triilionoj, mil trilionoj” k.t.p. Vidu pli detalajn klarigojn ĉe la sufikso ILION kaj ĉe O-vortaj nombrovortoj.